Privatec-politiko

Bonvenon ĉe Mallonge.net kaj elkoran dankon pro la uzo de nia retpaĝo! Por ni tre gravas la protekto de viaj personaj datumoj kaj ni volus informi vin pri la kolekto, pritrakto kaj uzo de tiuj datumoj rilate al la uzo de nia paĝaro.

Viajn personajn datumojn ni traktas konfidence kun atento pri la validaj datumprotektaj reguloj de la Eŭropa unio pri datumprotektado (Ĝenerala Datum-Protekta Regularo, ĜDPR, Eŭropa unio). Ni nek publikigas, nek donas, nek vendas ilin al aliuloj.

Ni atentigas, ke ĉe la datumtrafiko en la interreto (ekz. ĉe la komunikado per retpoŝto) povas ekzisti truoj en la sekureco. Pro tio ne eblas garantii centprocentan protekton de la datumoj kontraŭ aliuloj.

1. Kolektataj datumoj

1.1. Personaj datumoj

Kelkajn el niaj servoj vi povas senprobleme uzi sen registriĝo ĉe la retpaĝo. Por povi uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝo vi povas krei propran konton.

Por bona funkciado de niaj servoj ni devas ĉe via registriĝo kolekti kaj prilabori kelkajn personrilatajn informojn. Temas pri la sekvaj datumoj:

  • Salutnomo
  • Retpoŝta adreso
  • Pasvorto

Viaj salutnomo, retpoŝta adreso kaj via pasvorto neniel kaj neniam estas videblaj al aliaj kutimaj uzantoj. Viaj salutnomo kaj retpoŝta adreso estas videblaj al administrantoj de la sistemo kaj la datumbazo. Ni nek malkaŝas tiujn datumojn al aliuloj, nek transdonas ilin al ili alimaniere.

Ĉe mallonge.net/admin#settings vi povas iam ajn ŝanĝi vian pasvorton.

Eventuale povos esti konservitaj kromaj kelkaj informoj pri vi, ekz. se vi komunikos kun administrantoj de la retpaĝaro. Indiko de tiuj datumoj kutime ne estas deviga.

La ĉefa servo de la retejo estas mallongigado de ligiloj. En la servilo de la retpaĝo ni kolektas kaj konservas informojn pri vizitoj de la mallonga ligilo. Temas pri dato de vizito, lando de kiu estis la ligilo vizitita kaj referanto. Tiujn ĉi informojn ni kolektas kaj konservas por doni al la uzanto kaj la prizorgantoj statistikajn informojn pri uzado de la servo, kutime por taksi sukceson de la uzado. Tiujn datumojn vidas nur administrantoj de la retejo, prizorgantoj de la datumbazo kaj (se la kreinto de la mallonga ligilo estas registrita) la koncerna uzanto, kiu kreis la mallongan ligilon. Tiuj informoj ne estas personrilataj. Tio signifas, ke ni ne havas la eblon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

Ni sendas al uzantoj retpoŝtajn mesaĝojn pro diversaj kialoj, ekz. ni sendas konfirmojn pri la registriĝo, mesaĝojn por restarigo de pasvorto ktp. Retpoŝtaj mesaĝoj, kiuj povas esti traktataj kiel negoc-leteroj ne estas forigataj post la leĝe difinita tempo.

1.2. Protokolinformoj

Nia servilo protokolas informojn pri ĉiu vizito kaj voko de ajna dosiero (ekz. informojn pri la uzata retumilo, dato kaj tempo de la vizito). Inter la kolektataj datumoj estas via IP-adreso (adreso, per kiu komputiloj kaj komputilaroj identiĝas en la reto), kiu estas via persona datumo.

La aliaj informoj ne estas personrilataj. Tio signifas, ke ni ne havas la eblon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

1.3. Kuketoj

Kuketoj estas malgrandaj dosieroj en la komputilo de uzanto, kiujn instalas la retpaĝaro pere de la retumilo. Ili estas uzataj por disponigi la datumojn pri la uzanto al la servilo je pli posta momento.

Nia retpaĝaro uzas jenan specon de kuketoj:

  • Provizoraj kuketoj: Por faciligi la uzadon de la retpaĝaro estas uzataj tiel nomataj sesi-kuketoj. Tiuj kuketoj enhavas hazarde kreitan identigan numeron, tiel nomatan “sesio-identigilon”. La provizoraj kuketoj estas aŭtomate forigataj post la fino de ĉiu sesio aŭ post 2 horoj de neuzado (tio, kio estas pli frue).
  • Daŭra kuketo: Pere de ĝi ni konservas la informon, ke vi akceptis kuketojn. Tiu kuketo estas aŭtomate forigita post 20 jaroj, sed povas esti forigita ankaŭ permane.

Vi povas malŝalti la uzon de kuketoj por nia retpaĝo aŭ ĝenerale por ĉiuj retpaĝoj. Tion vi povas fari ĉe la agordoj de via krozilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helpopaĝoj de via krozilo. Ĉe malaktivigo de kuketoj vi tamen ne plu povas uzi kelkajn funkciojn, kiel ekz. mallongigi ligilojn aŭ ensaluti. Kun malaktivigitaj kuketoj vi tamen povas uzi mallongigitajn ligilojn.

2. Neplenkreskuloj

La retpaĝaro celas ĉefe la personojn, kiuj jam fariĝis 18-jaraj. La uzo de la retpaĝaro fare de neplenkreskuloj eblas nur kun la permeso de la edukrajtaj personoj. Se ne ekzistas tia permeso ni rezervas al ni la rajton forigi ĉiujn informojn de neplenkreskaj uzantoj. Gepatroj aŭ zorgantoj estas respondecaj pri la protekto de la privateco de siaj infanoj.

3. Sciigo, redakto, baro aŭ forigo de datumoj

3.1. Sciigo pri la konservitaj datumoj

Kiel uzanto de la retpaĝo vi havas la rajton senkoste peti informojn pri la personaj informoj, kiujn ni konservis pri vi. Laŭ bezono bv. sendi retpoŝtan mesaĝon al info@mallonge.net. Por ke ni povu doni al vi tiun informon, ni bezonas la sekvajn informojn por povi identigi vin: salutnomon, antaŭ- kaj familian nomon, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton.

3.2. Redakto de la datumoj.

Kiel uzanto de la retpaĝo, vi ĉiam havas la rajton peti korekton de la malĝustaj informoj, kiujn ni konservis pri vi en la servilo. Sed la plej facila eblo por fari tion estas ŝanĝi la proprajn informojn memstare. La personajn informojn vi povas prilabori ĉe mallonge.net/admin#settings.

3.3. Baro kaj forigo de la datumoj

Por forigi viajn uzantdatumojn, ni bezonas la sekvajn informojn de vi por povi identigi vin: salutnomon, antaŭ- kaj familian nomojn, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton. Por tiu celo bv. sendi al ni retpoŝtmesaĝon al la sekva retpoŝtadreso: info@mallonge.net. En la kazo, ke ni ne rajtas forigi la informojn pro leĝaj, kontraktaj, komercaj aŭ impostaj konservodevoj, ni baras ilin anstataŭ la forigo.

4. Ŝanĝoj

La deklaro pri privateco povas de tempo al tempo ŝanĝiĝi, tamen viaj rajtoj, kiuj estas garantiataj en tiu ĉi deklaro, ne estos limigataj sen via klara konsento. Ĉiujn ŝanĝojn de la deklaro pri privateco ni publikigas en nia paĝaro. Se okazas tre gravaj ŝanĝoj de la deklaro pri privateco, ni informas la uzantojn pri tio (ankaŭ pere de retpoŝto en speciale gravaj kazoj).

5. Kontakto

Por ni ege gravas la fido de niaj uzantoj. Se vi havas demandojn, al kiuj vi ne trovas respondojn en la deklaro pri privateco aŭ se vi volus havi pliajn informojn pri iuj detaloj, bv. turni vin al la sekva kontaktadreso: info@mallonge.net.

(laste aktualigita la 23-an de Marto 2020)