Se vi planas veni al nia Zamenhof-festo (ĉefe se planas tranokti, partopreni ankaŭ brigadon sabate, eble eĉ dimanĉe), bv. plenigi jenan aliĝilon. Ĝi helpos al ni pli bone plani la eventon kaj rilatajn praktikajn aferojn.
Por ke nia komuna festo estu bunta (ankaŭ gastronomie), ni proponas, ke ĉiu alveninto kunportu iun bongustaĵon (ĉu „kristnaskecajn“ kuketojn, salajn manĝetojn, ion drinkeblan…). Kiu ne povos ion kunportu, kontribuu finance (5 EUR).
Utilaj adresoj:
Vendreda programo: Trenčianska 764 (E@I-oficejo, 1-a etaĝo, super vendejo „Koruna“)
Sabata/dimanĉa programo: Ľ.Štúra 633/37A (EO-arkivo, tuj apud la drinkejo „U supa")
Parkado estas en la tuta urbo senpaga.