Konferenco pri la estonteco de Eŭropo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

nun aktiva TRIA FAZO
nun aktiva POR PLI JUSTA EUROPO


Nia Mondo

29-a de junio 2021


La kampanjo de UEA kaj EEU

UEA kaj EEU petas vin kontribui al lingvopolitika debato en Eŭropa Unio kaj antaŭenigi Esperanton per voĉdonado, komentado kaj kontaktado. Ĉi tiu paĝo eksplikas kial kaj kiel.



Aktualaĵoj

Rapida reago necesas!

2022-03-01: La Civitana Panelo 1 de la EU-Konferenco (kiu okupiĝas inter aliaj aferoj pri edukado) publikigis siajn rekomendojn por la plenkunveno, kiu decidos pri realigindaj proponoj starigitaj de civitanoj dum la Konferenco. Necesas rapida reago, ĉar la Panelo rekomendis inter alie plifortigi la anglan lingvon! Jam komenciĝis kontaktado de EU-Parlamentanoj, kiuj post kelkaj semajnoj kundecidos pri tio, kaj al kiuj ni eksplikas, kial tia favorado de la angla lingvo kontraŭas eŭropuniajn celojn. Ekzempla teksto (en diversaj EU-lingvoj) por retmesaĝoj, leteroj, tviteraj pepoj, poŝtkartoj ktp. estas disponebla.

Reta kunveno pri tiu temo okazas 2022-03-08 je la 14:00 (horo de Bruselo, UTC+1, vidu la EventaServo-paĝon).
Kiel agi? Bonvolu enrigardi ĉi tiun dokumenton. Baldaŭa reago plej utilas!


Unua pozicio atingita ... kaj perdita ...

Ĝis 2022-02-13 la plej populara propono de la tuta civitana konsulto estis por-esperanta propono.

Intertempe aliaj proponoj, kiuj ne temas pri Esperanto, preterpasis nian proponon. Tamen nia propono plu restas "unu el la plej popularaj proponoj" de la tuta konsulto. Krome ĝi restas la plej populara propono en la temaro "Edukado", almenaŭ ĝis nun.

Ne ekzistas publikigita listo de elstaraj proponoj laŭ la nombro de apogantoj. Laŭ nia propra neoficiala statistiko (stato 2022-03-07 je la 07:30 UTC) la plej multnombre apogitaj proponoj ricevis la sekvan nombron de voĉdonoj, kun nia propono en la kvina pozicio:

  • la unua havas ĉirkaŭ 39 % pli da voĉdonoj ol nia propono (999 kontraŭ 721); en la temaro "Demokratio",
  • la dua havas ĉirkaŭ 31 % pli da voĉdonoj ol nia propono (942 kontraŭ 721); en la temaro "Demokratio",
  • la tria havas ĉirkaŭ 27 % pli da voĉdonoj ol nia propono (915 kontraŭ 721); en la temaro "Valoroj kaj Rajtoj",
  • la kvara havas ĉirkaŭ 8 % pli da voĉdonoj ol nia propono (779 kontraŭ 721); en la temaro "Demokratio".

La kvina pozicio de nia propono ŝajnas sufiĉe stabila.

Kvankam la nombro de apogantoj tute ne influas la rezultojn de la EU-Konferenco, estus tre utile konservi elstaran lokon, ĉar tio estas efika atentigilo en niaj kontaktoj kun la konferencantoj kaj aliaj politikistoj. Utilas do plia apogo de nia ĉefa propono (kaj aliaj por-esperantaj proponoj) ĝis majo 2022 por atingi pli bonan pozicion kaj tiamaniere demonstri laŭeble grandan subtenon por Esperanto en la civitana konsulto de la EU-Konferenco. Oni ne perdu la agademon!

Ĉiuokaze ni nun ekspluatas la bonan pozicion de nia propono
eĉ se ĝi nun estas "nur" en la kvina pozicio inter pli ol 16 000 (!) proponoj:

  • Ni intense atentigu la konferencantojn pri nia lingvo.
  • Ni sendu al ili retmesaĝojn, tviterajn mesaĝojn, paperleterojn aŭ poŝtkartojn (*)!
  • Ni preparu la kampon por daŭripova lobiada agado en politikaj rondoj, kiu daŭrigos post ĉi tiu EU-Konferenco.

Tekstproponoj kaj adreslisto troviĝas en la sekcio La du fazoj de la kampanjo.
(*) Mendu kaj sendu poŝtkartojn! Se vi havas adreson en EU, UEA/EEU sendos al vi aŭ via loka Esperanto-grupo kelkajn ekzemplerojn, tute senpage.


  • Ni prezentis la kampanjon dum la Virtuala Kongreso de UEA 2021
    Registraĵo de la UEA-prezentaĵo (UEAviva)
  • Ni prezentis la kampanjon dum la virtuala Internacia Junulara Kongreso de TEJO 2021
  • Ni prezentis la kampanjon dum la Beneluksa Kongreso en oktobro 2021 en Karloreĝurbo, Belgio
  • Ni prezentis la kampanjon, ĉefe la duan fazon, dum retkunveno de la Amsterdama Rondo en januaro 2022
    Bildaro de la prezentaĵo (PDF-dosiero)


La Konferenco pri la estonteco de Eŭropo

Eŭropa Unio (EU) intencas trovi novajn respondojn al la demando de plievoluigo de la eŭropunia demokratio kaj volas antaŭdesegni venontajn paŝojn por la eŭropa integriĝo. Tiujn temojn pritraktas la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo (majo 2021 ĝis majo 2022).

La Konferenco enhavas, je la tutunua fojo en la historio de tiaj reformaj procezoj de EU, elementon de rekta civitana konsulto: la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi kaj diskuti ideojn, kiamaniere EU evoluigu. La Eŭropa Komisiono starigis platformon por tiu civitana debato: https://futureu.europa.eu/ (havebla en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de EU).

La civitana konsulto ofertas al ni la eblon influi la lingvopolitikan debaton en EU.

Civitanaj proponoj, kiuj pledas por

  • la agnosko de Esperanto
  • la uzo de Esperanto
  • la enkonduko de Esperanto kiel lerneja fako

plividebligas nian lingvon ne nur en politikaj rondoj de EU, sed ĝenerale vidalvide la eŭropunian publikon. UEA alvokas esperantistojn en EU-landoj partopreni tiun civitanan konsulton.


Oni ne havu iluziojn!
Ni ne atingos la enkondukon de Esperanto kiel oficiala lingvo de EU per partoprenado en la civitana konsulto de le EU-Konferenco. (Kaj tion UEA kaj EEU eĉ ne provas, tamen estas kelkaj tiaj proponoj de esperantistoj, vidu la kompletan liston de por-esperantaj proponoj.) Ni tre verŝajne eĉ ne atingos realigon de multe pli modestaj postuloj rilate al nia lingvo. La civitanaj proponoj nur servas kiel bazon por diskutoj inter la konferencantoj, kaj nenio devigas ilin serioze realigi proponojn. La nombro de partoprenantaj civitanoj estas ege malgranda (entute ĉirkaŭ 50.000 civitanoj inter 450 milionoj da EU-civitanoj, do ĉirkaŭ 0,01 % de la civitanaro) - tial kelkaj centoj aŭ eĉ miloj / dekmiloj / centmiloj da voĉdonoj ne signifas multon.

La ĉefa celo de nia partoprenado estas paroligi pri Esperanto en eŭropuniaj politikaj kaj publikaj rondoj. La prestiĝa EU-Konferenco donas al ni idealan eblon fari tion. Per nia partoprenado ni preparas la grundon por longdaŭra kaj daŭripova lobiada agado en EU. Bonvolu legi la informojn pri tiu lobiada agado dum la fina fazo de la kampanjo en la suba sekcio La du fazoj de la kampanjo.

La kampanjo

Universala Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio kampanjas por antaŭenigi nian lingvon en EU kadre de la eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo.

Tiucele UEA kaj EEU

  • informas pri la eŭropunia Konferenco
  • instigas esperantistojn en EU partopreni la civitanan konsulton kadre de la Konferenco
  • pledas por apogo de por-esperantaj proponoj
  • kontaktas membrojn de la Eŭropa Parlamento
  • atentigas parlamentanojn pri (espereble multnombre apogitaj) por-esperantaj proponoj
  • eksplikas al parlamentanoj la argumentojn de la esperantistaro

La du fazoj de la kampanjo

Nia kampanjo enhavas du fazojn. Dum la unua fazo UEA, EEU rekte kaj pere de landaj kaj fakaj asocioj instigis esperantistojn laŭeble multnombre apogi por-esperantajn proponojn. Ĝis la fino de la Konferenco, verŝajne en majo 2022, utilas apogi por-esperantajn proponojn per plia voĉdonado kaj komentado.

Dum la fina fazo, ekde novembro 2021, UEA kaj EEU, landaj/fakaj asocioj kaj individuaj esperantistoj kontaktas konferencantojn: la deputitojn en la Eŭropa Parlamento kaj membroŝtataj parlamentoj, kaj reprezentantojn de la Eŭropa Komisiono, ministrejojn de EU-membroŝtatoj, krome ĵurnalistojn. Ili argumentas pri nia lingvo je la nivelo de EU aŭ ties membroŝtatoj. Ankaŭ en tiu fazo gravas la subteno kaj kunlaboro de individuaj esperantistoj: ju pli da kontaktoj, des pli granda la efiko paroligi pri Esperanto en Eŭropo.

Kontaktado nun, dum la fina fazo de la Konferenco, preparas la grundon por longdaŭra (kaj daŭripova) lobiado inter politikistoj, pri kiu okupiĝos UEA kaj EEU dum kelkaj jaroj post la Konferenco: ni intencas multflanke emfazi la fakton, ke kelkaj tre sukcesaj proponoj (laŭ la nombro de apogantoj en la civitana konsulto) pledas por Esperanto. La prestiĝa EU-Konferenco donas al ni perfektan ekskuzon daŭre atentigi pri tio.

Kiamaniere pasas la fina fazo? UEA/EEU disponigis adresliston (ĝisdatigita 2022-02-16) kun la nomoj kaj retadresoj / poŝtadresoj / Tvitero-adresoj de la konferencantoj. UEA/EEU petis la landajn asociojn atentigi iliajn membrarojn pri la fina fazo, disvastigi la adresliston kaj peti membrojn alskribi la konferencantojn. UEA/EEU ankaŭ disponigis ekzemplan mesaĝon uzeblan en letero aŭ pli longa retmesaĝo je tiuj kontaktoj.

Ankaŭ por poŝtkartoj (aŭ mallongaj tviteraĵoj kaj retmesaĝoj) UEA/EEU proponas ekzemplan tekston en informilo pri la uzo de la kampanja poŝtkarto -- karto cetere havebla senpage por landaj asocioj, lokaj kluboj kaj en malgranda kvanto ankaŭ por unuopuloj kun poŝtadreso en Eŭropa Unio (vidu la informilon pro la detaloj). Kial la ekzempla teksto ne mencias Esperanton? Por inciti la scivolon de la adresato kaj eviti, ke pro la kutimaj antaŭjuĝoj kaj misinformoj rilate al Esperanto la adresato eĉ ne enrigardas la proponon. Tio gravas en mallongaj mesaĝoj, ĉar tie oni ne detale informas pri Esperanto.

UEA/EEU petas vin: skribu al unu aŭ pluraj konferencantoj el via lando, en via nacia lingvo, kaj atentigu ilin pri unu aŭ pluraj por-esperantaj proponoj. Ekspliku en via mesaĝo, kial kaj kiel Esperanto povas kontribui al plibonigo de la funkciado de EU. Se vi sendas mallongan retmesaĝon/tviteraĵon aŭ paperan poŝtkarton, simple atentigu pri nia plej populara propono (vidu la ekzemplan mesaĝon en la informilo)

Ĉar ekde 2022-02-13 nia ĉefa propono ne plu estas la plej multnombre apogita propono el ĉiuj 16.000 civitanaj proponoj (ĝi nun okupas "nur" la kvinan lokon, situacio ekde la fino de februaro 2022) ni adaptis la tekstproponojn kaj nun parolas pri nia ĉefa propono ne kiel "la plej multnombre apogita propono" sed kiel "unu el la plej multnombre apogitaj proponoj" en la civitana konsulto.

Plia peto: se vi ricevas reagon al via mesaĝo, bonvolu raportu ĝin al la kampanja teamo, retpoŝtadreso: EU-reagoj@gmx.eu
Ĉio, kiun ni scias pri la sinteno de politikistoj rilate al nia lingvo, utilos por nia nuna kaj estonta lobiada agado. Dankon!

Prezentaĵo pri tvitera kampanjado eksplikas, kial kaj kiel disvastigi informojn pri por-esperantaj proponoj en la EU-Konferenco per Tvitero, kie oni atingas ne nur samideanojn, sed plejparte neesperantistojn (inter alie konferencantojn, kiuj malfacile atingeblas alimaniere, ekzemple anojn de la civitanaj paneloj kaj eksterajn obervantojn de la EU-Konferenco).

Prezentaĵo pri aŭtomata retmesaĝado eksplikas, kiamaniere facile sendi retpoŝtmesaĝojn al granda nombro de ricevontoj pere de gugla konto kaj aŭtomatigo. (Alternativoj ekzistas, informilo sekvos.)

Plej apogindaj proponoj

UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi la sube listitajn por-esperantajn proponojn en la civitana platformo de la EU-Konferenco.

Necesas registriĝi je la EU-platformo por voĉdoni por proponoj (vidu la informojn pri registriĝo sub "Teknikaj kaj taktikaj konsiloj").

Ĉiuj el la sube listitaj proponoj ricevis minimume 100 voĉdonojn, la plej multnombre apogitaj eĉ pli ol 300 ĝis pli ol 600. Pluraj estas jam inter la kvin plej subtenataj proponoj de sia temaro kaj tial aperas en la raportoj pri la konferenco; indas plu subteni por teni la lokon. Unu propono estas eĉ la plej populara propono de la tuta civitana konsulto. Se vi registriĝis por apogi unu proponon, estas simpla afero apogi pliajn. Vi rajtas voĉdoni por nelimigita nombro de proponoj.

Indas ankaŭ komenti proponojn - por kontribui al la diskuto kaj ankaŭ pro la fakto, ke en la raportoj aperas krome listoj de la kvin plej multe komentitaj proponoj laŭ la diversaj temaroj. Multnombra komentado de por-esperantaj proponoj plividebligas ilin en la EU-Konferenco.

Bedaŭrinde kelkfoje iuj proponoj ne estas rekte atingeblaj. Tamen tiuokaze ofte komentoj pri ili estas atingeblaj; sube troviĝas kelkaj tiaj alternativaj adresoj, per kiuj eblas voĉdoni kaj komenti.

Temaro "Valoroj kaj rajtoj"

Temaro "Edukado, kulturo, junularo, sporto"

  • The EU needs improved language learning (proponas grandskalan projekton pri esperantlingva Multlingva Akcelilo en lernejoj)
    https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/23893
    Ĝis la mezo de februaro la plej populara por-esperanta propono en la EU-Konferenco, nun (komenco de marto) la kvina inter pli ol 16 000 proponoj.

Temaro "Demokratio"

Temaro "Pliaj ideoj"

  • Official recognition of Esperanto as one of the languages of EU citizens (agnosko de E-o kiel unu el la lingvoj de EU-civitanoj)
    https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/17955
    Eblas kaj indas daŭrigi voĉdonadon por tiu propono. Atentu: Tiu propono (samkiel ĉiuj proponoj en la kategorio "Pliaj ideoj") estis tute ne priraportata en la du unuaj konferencaj raportoj. Tial la proponinto denove enmetis preskaŭ samtitolan proponon en la temaron "Valoroj kaj rajtoj" por videbligi ĝin en la raportoj. Ni petas ĉiujn, kiuj voĉdonas aŭ jam voĉdonis por la "malnova" versio de la propono sub "Pliaj ideoj" ankaŭ (denove) voĉdoni por la nova versio en la temaro "Valoroj kaj rajtoj":
    https://futureu.europa.eu/processes/ValuesRights/f/12/proposals/145037

Konsilo: Kiel supre skribite, se malfacilas/ne eblas voĉdoni por iu propono pro verŝajne teknikaj kialoj, iru al la adreso de komento; por tio sekvu la procedon, kiun priskribas tiu blogero: https://mallonge.net/solvo5399

... kaj pliaj proponoj

Kompleta listo de por-esperantaj proponoj, PDF-dosiero (ĝisdatigita 2022-01-25)

Ĝis nun ne multnombre apogita, sed specife ĉarma estas la propono

Raportoj

La EU-Konferenco publikigas raportojn pri la platformo por la civitana konsulto. En la raportaj aneksoj troviĝas listoj (individue por ĉiu temaro)

  • de la kvin plej multnombre apogitaj proponoj kaj
  • de la kvin plej multnombre komentitaj proponoj.

En ambaŭ listoj por kelkaj temaroj niaj proponoj estas daŭre listigitaj. La raportoj supozeble estas konsultitaj de multaj, kiuj ne detale sekvas la proponojn en la platformo, sed ŝatus havi superrigardon.

La raportoj do estas ilo por pligrandigi la videblecon de Esperanto. Ni uzu tion eblon - specife la nombron de komentoj en por-esperantaj proponoj eblas simple plialtigi per plia komentado! Nia celo estas havi almenaŭ unu proponon en ĉiu listo (por ĉiu temaro) en la raporto.

Ni analizis la raportojn aperintajn ĝis nun laŭ la vidpunkto de la UEA/EEU-kampanjo:

La kvara raporto aperos en marto 2022, ĝi spegulos la situacion je la 2022-02-20.

La fina raporto aperos post la fino de la Konferenco en majo 2022.

Informiloj

UEA kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio disponigas diversajn informilojn:

  • Adresoj de la partoprenantoj en la plenkunsido de la EU-Konferenco, PDF-dosiero (listas ĉiujn reprezentantojn en la plenkunsido; utilas por kontakti partoprenantojn dum la fina fazo de la kampanjo)
  • Ekzempla mesaĝo por letero/longa retmesaĝo al konferencantoj, PDF-dosiero
  • Informilo: Kampanja poŝtkarto, PDF-dosiero
  • Kompleta listo de por-esperantaj proponoj, PDF-dosiero (ĝisdatigita 2022-01-25)
  • Statistiko 2022-01-16 PDF-dosiero Ne-oficiala statistiko, kompilita de UEA/EEU: kiom da apogantoj por-esperantaj proponoj havas, en ĉiuj temaroj de la konferenca platformo

Gazetaraj Komunikoj de UEA:



Teknikaj kaj taktikaj konsiloj

Teknikaj kaj taktikaj konsiloj

por partoprenantoj en la civitana debato kadre de la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo"

Registriĝo

Se vi intencas apogi por-esperantajn proponojn kadre de la civitana dialogo en la Konferenco, vi devas registriĝi. Je via unua aliro al la retejo de la civitana platformo https://futureu.europa.eu:

  • elektu vian lingvon el la 24 oficialaj lingvoj de EU (ne, bedaŭrinde Esperanto ne jam estas inter ili)
  • permesu aŭ malpermesu al la platformo la uzon de kuketoj je via komputilo. Ŝajnas, ke malpermeso ne kaŭzas teknikajn problemojn.

Alklaku la ligilon „Ensaluti“ dekstre de la eŭropunia flago. Vi estas alidirektita al la paĝo de „EU Login“, la aŭtentikiga sistemo de EU por ĝiaj retejoj. Ne jam entajpu vian uzotan uzantnomon aŭ retpoŝtadreson en la kampon, sed nepre alklaku „Krei novan uzantkonton“ sub tiu kampo. En la sekva ekrano vi devas plenigi ĉiujn kampojn: nomo, retpoŝtadreso, lingvo uzota por retejaj mesaĝoj sendataj al vi kaj „kodo“. Kiu kodo?

Por eviti, ke robotoj registriĝas, la sistemo uzas kaptilan bildon (angle „captcha“). Oni devas entajpi la signojn (literojn kaj ciferojn) afiŝitajn en tiu bildo. La kaptila bildo supozeble ne legeblas por algoritmoj, sed foje ĝi estas kvazaŭ nelegebla ankaŭ por homo. Se vi havas problemojn klare ekkoni la afiŝitajn signojn, alklaku la trilateran sagon > supra la bildo (sub „entajpu la kodon“): sintetika voĉo laŭtlegas la afiŝitan kodon. Aŭ alklaku la duoblan, kurbitan sagon por afiŝi novan kaptilan bildon, espereble pli bone distingeblan. Foje pluraj provoj estas necesaj, ne malkuraĝiĝu!

Ne forgesu alklaki la tutlastan kampon: via konfirmo, ke vi legis kaj komprenis la deklaron pri la protektado de viaj datumoj, legebla alklakante la ligilon. Sen via konfirmo ne eblas progresi. Laste, alklaku la plej malsupran kampon „Krei novan uzantkonton“.

Se viaj informoj estas formale en ordo, afiŝiĝas konfirma teksto kun danko pro via registriĝo. Tio konfirmo enhavas la atentigon, ke vi ricevos mesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi ĵus registris. Atendu tiun mesaĝon (foje ĝi alvenas nur post kelkaj minutoj) kaj alklaku la ligilon en tiu mesaĝo. Vi estos denove direktata al la aŭtentikiga sistemo „EU Login“, sed nun rekte al ekrano, kiu postulas, ke vi elektu vian pasvorton. La sistemo nur akceptas pasvorton kun longeco de almenaŭ 10 signoj (literoj kaj ciferoj), kiu ankaŭ plenumas almenaŭ tri el la sekvaj kvar kondiĉoj:

  • ĝi enhavas almenaŭ unu majusklon, A...Z
  • ĝi enhavas almenaŭ unu minusklon, a...z
  • ĝi enhavas almenaŭ unu ciferon, 0...9
  • ĝi enhavas almenaŭ unu specialan signon: !“#$%&'()*+,-./:;<=>?@[\]^_`{|}~

Se la entajpita pasvorto estas pli mallonga ol 10 signoj aŭ ne plenumas tri el la kvar supraj kondiĉoj, la sistemo ne akceptas ĝin kaj postulas novan, taŭgan pasvorton. Entajpu la saman pasvorton en la du kampoj por konfirmo. Se ĉio iris glate, la mesaĝo je la ekrano konfirmas, ke via pasvorto nun validas. Gratulon! Se vi alklakas „sekva paŝo“, vi estas pludirektata al la civitana platformo.

Konsiloj

  • Voĉdonu por la proponoj, kiuj plaĉas al vi, laŭeble eĉ por ĉiuj por-esperantaj proponoj. (Kompleta listo kun ligiloj troviĝas en tiu PDF-dosiero.)
  • Uzu la eblon komenti por-esperantajn proponojn. La nombro de komentoj gravas por listigo en la "platformaj reportoj" (vidu la sekcion "Raportoj" supre).
  • Eblas malfavore komenti proponojn, kiuj kontraŭas nian starpunkton (ekz.: proponita enkonduko de la angla kiel komuna EU-lingvo). Eblas "ŝati" aŭ "malŝati" komentojn afiŝitajn je iu propono. Oni kondutu ĉiam kun respekto por aliaj opinioj, sen nenecesa polemiko. Ju pli ĝentila kaj bonhumura estas la reago de esperantistoj, des pli efike ĝi impresas ne-esperantistojn (kaj tiujn ni celas, ne niajn jam konvinkitajn samideanojn). Atento: Per tro grandnombra komentado oni puŝas proponon en pli videblan pozicion, do ni ne nepre faru tion por ne-esperantaj proponoj.

Pliaj demandoj?

Se interesas vin la politika fono de la eŭropunia „Konferenco pri la estonteco de Eŭropo”, utila elirpunkto estas la esperantlingva vikipedia artikolo.
Aliĝu al la diskutlisto Konferenco pri la estonteco de EU, kie ni organizas la kunlaboron dum la kampanjo.

Kaze de teknikaj problemoj bonvolu skribi retmesaĝon al EU-kampanjo@gmx.eu