Pere de la Amerika Komisiono, UEA subtenos la aliĝkotizon, loĝadon, manĝadon kaj/aŭ vojaĝkostojn de kelkaj kongresanoj dum la 10-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo. https://eventaservo.org/e/take10
Homoj loĝantaj en ajna amerika lando rajtas kandidatiĝi se plenumas la jenajn kondiĉojn:
Kondiĉoj:
1) Vi flue parolas Esperanton.
2) Vi neniam partoprenis ĉeeste en internacia E-kongreso aŭ kunveno.
3) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post TAKE.
4) Vi plenigas la jenan formularon kun motiviga noto (je la fino de la formularo) de malpli ol 200 vortoj pri via venonta kontribuo al via landa movado post TAKE.