Dankon por via intereso kontribui al la programo de Retoso! Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la evento, vi devas unue fari tion: https://mallonge.net/aligxu-al-retoso2024.
Se vi havas ideon pri programero, sed ankoraŭ ne tute certas, bonvolu plenigi la formularon kaj indiki tion, aŭ kontaktu nin ĉe retoso.tejo@gmail.com! Ni ĝoje parolus kun vi, kaj helpos vin realigi vian ideon.
Ni ankaŭ atentigas ke ni eble ne havos spacon por ĉiuj kontribuoj, kaj kvankam ni strebos inkluzivi ĉiujn, ni prioritatigos la proponojn de junuloj. Ni aparte kontaktos vin retpoŝte por konfirmi vian programeron.