Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.
Kondiĉoj:
1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2021 kaj en 2022;
2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
3) Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 30-a de junio 2022.
En pasintaj UK-oj la subtenitoj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.
UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo. Se vi, kiu legas tiun formularon, estas donacemulo, ni varme invitas al kontribuo al Fondaĵo "Partoprenu UK-on", kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe:
https://uea.org/alighoj/donacojFine ni profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo al la UK daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon:
https://uea.org/alighoj/uk_alighiloUEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".