Plenigante la demandaron, vi konsentas transdoni viajn privatajn informojn al la organizantoj, kiuj promesas ne diskonigi ilin al iu ajn, krom la persono, hazarde elektita por sendi poŝtkarton al vi.
Siavice vi akceptas la devon sendi poŝtkarton al hazarde elektita por vi partnero kaj promesas ne diskonigi al iu ajn ties privatajn donitaĵojn.
Neniu rajtas uzi la informojn de Poŝtkruciĝo por ion vendi, peti monhelpon aŭ simile.
Preminte la butonon "Sendi" vi konscias kaj konsentas ke viaj donitaĵoj estos uzataj laŭ la bezonoj de tiu ĉi projekto (Esperanto-PoŝtKruciĝo).
Tiu ĉi konsento pri la uzo de la personaj donitaĵoj estas liverata sen tempa limigo kaj povas esti nuligita per letero al la retpoŝtadreso de tiu ĉi projekto.