Proponformularo por programeroj de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto 24-27 novembro 2022
Formularo por la kerna programo de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu okazos inter la 24-a kaj 27-a de novembro 2022, de 12:00 ĝis 18:00 UTC. La kerna programo gastigas diversajn programerojn kiel prelegoj, paneloj, debatoj, aŭtoraj momentoj, libroj de la jaro, artaj kaj kulturaj prezentoj k.s. Formularo por la Virtuala Movada Foiro disponeblas aparte. Atentu: vi tuj sube devas doni retadreson. Viaj respondoj al tiu formularo estos resenditaj al tiu retadreso, por ke vi havu kontrolon. Pro tio, uzante la retradreson, vi ankaŭ rajtos poste redakti viajn respondojn, se necesas ion ŝanĝi/ĝisdatigi. Tio eblos ĝis la fermo de la formularo (planita por la 10-a de novembro 2022). Nepras, ke proponantoj kaj partoprenontoj de la programero estu ĉiuj aliĝintaj al la 3-a VK: https://vk.esperanto.net. Antaŭdankon pro via interesiĝo!
Sign in to Google to save your progress. Learn more
Email *
Kiu estas la titolo de via programero? *
En kiu(j) tago(j) eblas al vi prezenti vian programeron? Elektu inter unu aŭ ĉiuj, laŭ viaj ebloj. Sed ju pli da tagoj eblas, des pli da ŝanco, ke la VK povos gastigi la programeron. Elektoj estas inter la 24-a kaj 27-a de novembro. Kutime unua kaj lasta tago havas ĉefprogramerojn, kio povas (sed ne nepre) konflikti kun proponoj por tiuj tagoj. *
Required
Kiu(j) komenchoro(j) taŭgas por via programero? Elektu inter unu aŭ ĉiuj, laŭ viaj ebloj. Sed ju pli da ili eblas, des pli da ŝanco, ke la VK povos gastigi la programeron. Elektoj estas inter 12:00 kaj 17:30 UTC. Komprenu, ke la kerna programo finiĝas je 18:00 UTC. Do, respondante, bv. konsideri, ke komenchoro + daŭro ne trapasos 18:00 UTC. *
Required
Kiom longas via programero? Se vi povas eventuale adapti la longecon, vi rajtas elekti pli ol unu opcion. Konsideru, ke via elekto jam inkluzivas tempon por demandado, se vi antaŭvidas momenton por demandoj kaj respondoj en via programero. Denove, respondante, bv. konsideri, ke komenchoro + daŭro ne trapasos 18:00 UTC. *
Required
Kiu estas la nomo de la ĉefpreleganto? *
Kiu estas la retadreso de la ĉefpreleganto? *
Ĉu estas aliaj prelegantoj? Se jes, bv. informi sube nomojn kaj retadresojn, preferinde apartigitaj per punkto-komo (";"). Ekz-e: nomo 1; retadreso 1; nomo 2; retadreso 2; ktp.
Ĉu via programero havas enhavan moderiganton? Se jes, bv. informi sube nomon kaj retadreson, preferinde apartigitaj per punkto-komo (";").
Ĉu via programero okazos realtempe aŭ estos antaŭregistrita? *
Se ĝi okazas realtempe, ĉu vi preferas okazigi ĝin per Streamyard, per Zoom aŭ per Jitsi? Stremyard ni rekomendas por normalaj prelegoj aŭ diskutpaneloj, kiuj celas grandan, nedifinitan publikon (oni povos kunordige proponi demandojn). Zoom kaj Jitsi estas por pli interagaj programeroj, kun ne tro granda publiko (kutime kun moderiganto, se la prezentanto mem ne gvidos la programeron). Se vi ne konas Streamyard aŭ Zoom aŭ Jitsi, ni povas aranĝi test- kaj trejn-sesiojn kun vi (pri tio trankviliĝu). *
Se vi ne scias aŭ celas alian platformon aŭ se vi havas propran Zoom-konton kaj povas uzi kaj mem mastrumi ĝin, lasu vian komenton pri tio sube.
Ĉu vi antaŭvidas momenton por demandoj kaj respondoj en via programero? *
Bv. meti prezentan priskriban tekston pri via programero. Prezentu ĝin klare, koncize kaj interesoveke. Tio estos la teksto per kiuj homoj povos preferi vian programeron ol aliajn.
Ĉu ni rajtas registri vian programeron por posta enmeto en la jutubkanalon de UEA, UEAviva? Vi tre komplezus, se vi akceptus registriĝon almenaŭ por dum la VK, ĉar unu el la gajnoj de reta kongreso estas tio, ke, se iu maltrafas prezenton aŭ devas spekti alian, kiu okazas paralele, tiu povas poste spekti la deziratajn prezentojn. Tamen vi ne estas deviga akcpeti registron de via prelego. Elektu kiel taŭgas al vi sube. *
Ĉu estas io, kio gravus scii pri via propono?
Via propono ne vundas la Statuton de UEA nek la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Statuto de UEA: https://uea.org/teko/regularoj/statuto. Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: https://uea.org/teko/UN/homaj_rajtoj. *
Required
Vi komprenas kaj konsentas kun tio, ke la donitaj personaj datumoj estos konservitaj kaj traktitaj kun la celo organizi la Virtualan Kongreson. Deklaro pri privateco: https://vk.esperanto.net/privateco. *
Required
A copy of your responses will be emailed to the address you provided.
Submit
Clear form
Never submit passwords through Google Forms.
reCAPTCHA
This content is neither created nor endorsed by Google. Report Abuse - Terms of Service - Privacy Policy