Tio estas formularo por proponi prezenton de via organizo al la Virtuala Movada Foiro (ViMF), kiu okazos ĉiutage dum la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) de la 08:00 ĝis la 12:00 UTC kaj de la 18:00 ĝis la 22:00 UTC.
Se vi reprezentas kelkajn organizojn, bv. plenigi la formularon aparte por ĉiu propono.
Viaj respondoj al tiu ĉi formularo estos resenditaj al via retadreso. Vi rajtos redakti viajn respondojn ĝis maksimume la 5-a de novembro 2023.
Nepras, ke proponantoj kaj partoprenontoj de la Virtuala Movada Foiro estu ĉiuj aliĝintaj al la 4-a VK:
https://vk.esperanto.net/2023. Okaze de duboj, skribu al info@vk.esperanto.net.