Ĉu ĉiuj esperantistoj ekuzu Telegram? Kaj kial?

Ĉu la retaj gigantoj jam havas tro da potenco? Ĉu esperantistoj devus ekserĉi alternativojn? Tion opinias Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, kiu aktive instigas esperantistojn ekuzi Telegram. Ni petis lin klarigi kial Telegram laŭ li estas la plej bona mesaĝilo por esperantistoj – kaj por ĉiuj aliaj.

Fenestro de Telegram en komputilo.

Antaŭ nelonge la tujmesaĝilo WhatsApp ŝanĝis sian privatecpolitikon. Uzantoj kiuj malakceptas la novajn uzkondiĉojn, ekde februaro 2021 povos perdi la aliron al Messenger-babilejoj kaj eĉ al sia Facebook-konto. Kiam al tio aldoniĝis la silentigo de la prezidento de Usono en Twitter kaj Facebook, multaj homoj serioze ekserĉis alternativojn por Facebook, Messenger kaj WhatsApp.

Sufiĉas – ne plu oni konsentas kun la filozofio de tiu monavida firmao Facebook. Post multe da diskutado, komparado kaj esplorado, mi aktive ekvarbis kaj plu varbadas, por ke esperantistoj ekuzu Telegram. Mi provos klarigi al vi kial, uzante interalie argumentojn kiujn mi trovis en la blogo de Pavel Durov, la kreinto de Telegram.

Telegram estas senpaga, nuba tujmesaĝilo. Ĝi estas disponebla por poŝtelefonoj (Android, iOS) kaj komputiloj (Windows, macOS, Linux). Uzantoj povas telefoni kaj videovoki per ĝi, sendi per ĝi voĉmesaĝojn kaj interŝanĝi bildojn, filmetojn, glumarkojn, voĉmesaĝojn kaj ĉiajn dosierojn.

Homoj ne plu volas interŝanĝi sian privatecon kontraŭ senpagaj servoj. Ili ne plu volas esti ostaĝigitaj de teĥnikaj monopoluloj, kiuj ŝajnas pensi, ke ili povas fari ĉion ajn, kondiĉe ke iliaj programoj havas sojlan amason da uzantoj. Se vi ne bone scias pri kio temas kaj eĉ se vi scias mi invitas vin spekti ĉi tiun klarigan filmeton, kiun kreis la videoblogisto Jezer Dorante.

Kun duona miliardo da aktivaj uzantoj (!) kaj akceliĝanta kresko, Telegram fariĝis unu el la plej grandaj rifuĝejoj por tiuj, kiuj serĉas komunikan platformon engaĝitan pri privateco kaj sekureco. La homoj malantaŭ Telegram ĉiam estis konsekvencaj se temas pri defendado de privataj datumoj kaj plibonigo de la programoj kiujn ili proponas. Mi pri tio citas afiŝon de Pavel Durov el 2018:

Vi niaj uzantoj estis kaj ĉiam estos nia sola prioritato. Male al aliaj popularaj programoj, Telegram ne havas akciulojn aŭ reklamantojn al kiuj raporti. Ni ne faras interkonsentojn kun komercistoj, datumistoj aŭ registaraj agentejoj. Ekde la tago kiam ni lanĉis Telegram en aŭgusto 2013, ni ne malkaŝis al eksteruloj eĉ bitokon de la privataj datumoj de niaj uzantoj.

Ni funkcias tiel, ĉar ni ne rigardas Telegram kiel organizon aŭ programon. Por ni, Telegram estas ideo; ĝi estas la ideo, ke ĉiuj sur ĉi tiu planedo rajtas esti liberaj.

Se oni komparas la diversajn komunikilojn, evidentiĝas ke ne nur la filozofio de Facebook estas problema, sed ke alternativaj komunikiloj estas ankaŭ simple pli bonaj.

Yves Nevelsteen prelegas.

Foje mi aŭskultas muzikon kaj tial ne aŭdas kiam iu kontaktas min. Krom se oni kontaktas min per Telegram, ĉar mia iPad estas mia muzikilo kaj eblas agordi sonajn sciigojn. Telegram per la nubo flue sinkronigas ĉiujn viajn datumojn kun ĉiuj viaj aparatoj, kontraste al WhatsApp. Ja ekzistas WhatsApp Web, sed ĝia funkciado estas diversmaniere limigita.

Kiam mi komunikas per Messenger, ofte erarigas min aŭtomata korektilo kiun mi uzas. Korekti senditan tekston per Messenger malfacilas, kaj videblas, kiam oni forigis mesaĝon. Per Telegram rapide kaj facile eblas ŝanĝi senditaĵojn. Tio ŝajnas esti detalo, sed sendube ne nur mi spertis tion kaj taksas seneraran lingvouzon grava.

Eblas per Telegram sendi dosierojn ĝis 2 GB. Tio ofte helpas en iuj laborfluoj, ekzemple kiam oni kunlaboras pri kreado de filmetoj. Facebook limigas al 25 MB, WhatsApp al 100 MB …

Facebook havas tutan fakon por ekscii kial Telegram estas tiel populara, kaj ĝi aktive varbas per multekosta reklamo kaj alimaniere. Facebook povus facile ŝpari dek milionojn da dolaroj; jen la sekreto: respektu viajn uzantojn.

Milionoj da homoj indignas pro la plej nova ŝanĝo de WhatsApp-kondiĉoj, laŭ kiuj nun la uzantoj devos liveri ĉiujn siajn privatajn datumojn al la reklamilo de Facebook. Ne surprizas, ke akceliĝis la fuĝo de WhatsApp-uzantoj al Telegram, okazanta jam de kelkaj jaroj.

Kun ĉirkaŭ 500 milionoj da uzantoj, Telegram fariĝis grava problemo por la kompanio Facebook. Nekapabla konkurenci kun Telegram pri kvalito kaj privateco, WhatsApp de Facebook ŝajnas esti ŝanĝita al sekreta merkatado: Vikipediaj redaktoroj elmontris ke multaj pagitaj robotoj aldonas antaŭjuĝajn informojn al la artikolo pri WhatsApp en Vikipedio. La Telegram-teamo ankaŭ malkovris robotojn, kiuj disvastigas malprecizajn informojn pri Telegram en sociaj retoj.

Jen la 3 mitoj, kiujn ili ”puŝas”:

  • Mito 1. ”La kodo de Telegram ne estas malfermfonta”. Fakte ĉiuj programoj de Telegram-klientoj estas malfermfontaj ekde 2013. La ĉifrado kaj la t.n. aplikprograma interfaco estas plene dokumentitaj kaj estis reviziitaj de sekurec-spertuloj milfoje. Cetere, Telegram estas la sola mesaĝa programo en la mondo, kiu havas kontroleblajn versiojn por iOS kaj Android. WhatsApp intence malklarigas sian kodon, malebligante kontroli ĝiajn ĉifradon kaj privatecon.
  • Mito 2. ”Telegram estas rusa”. Fakte Telegram ne havas servilojn aŭ oficejojn en Rusio kaj estis blokita tie de 2018 ĝis 2020. Telegram ankoraŭ estas blokita en iuj aŭtoritatemaj landoj kiel Irano, dum WhatsApp kaj aliaj ”supozeble sekuraj” programoj neniam havis problemojn en tiuj lokoj.
  • Mito 3. ”Telegram ne estas ĉifrita”. Ĉiu babilejo ĉe Telegram estas ĉifrita ekde la lanĉo. Ni havas sekretajn babilejojn kun fin-al-fina ĉifrado kaj nubajn babilejojn, kiuj ankaŭ proponas realtempan sekuran kaj distribuitan nuban konservadon. WhatsApp, aliflanke, havis nulan ĉifradon dum kelkaj jaroj, kaj poste adoptis ĉifran protokolon financitan de la usona registaro. Eĉ se ni supozas, ke la WhatsApp-ĉifrado estas solida, tion nuligas multaj malantaŭaj pordoj kaj la dependeco de sekurkopioj.

Sole en 2019, Facebook elspezis preskaŭ 10 miliardojn da dolaroj por merkatado. Male al Facebook, Telegram ne elspezas monon por merkatado, kaj certe ne miliardojn da dolaroj. Ni kredas, ke homoj estas sufiĉe inteligentaj por elekti kio estas plej bona por ili. Kaj, se juĝi laŭ la duonmiliardo da homoj uzantaj Telegramon, ĉi tiu kredo praviĝas.

Kiu reta komunikilo plej taŭgas por esperantistoj? Telegram. Sed kial?

Telegram en poŝtelefono, en Esperanto.

Utilas laŭ mi uzi poŝtelefonajn aplikaĵojn en Esperanto, ĉar uzante ilin, vi aŭtomate lernas teĥnikajn vortojn kaj alkutimiĝas al ili.

Facebook kaj Messenger parte ekzistas en Esperanto, sed bedaŭrinde ĝia tradukejo (mirige) estas tre malbone farita. Esperantistoj kiuj multe kontribuis al ĝia tradukado, kiel Paul Peeraerts, rezignis.

Telegram ekzistas en (bona!) Esperanto. Kunordigas la traduklaboron Robin van der Vliet. Nur Robin aprobas proponitajn tradukojn; la kvalito vere estas tre bona. Robin komencis tiun traduklaboron fine de 2015. En 2018 nova (bona!) tradukejo estis lanĉita, en kiu Esperanto trovis lokon. Ekde tiam mi kunlaboras pri la traduklaboro. Por Telegram ni multe uzis la vortaran projekton Komputeko kaj kontribuis al ĝi. Komence de aprilo 2020 la traduko estis finpretigita por ĉiuj tradukeblaj versioj. Entute temas pri pli-malpli 16 000 frazoj!

Nur de Telegram X por Android ekzistas ĝis nun oficiala Esperanta traduko. Por helpi oficialigi ĉiujn aplikaĵojn, vi povas uzi kaj testi la tradukon (kaj inviti ankaŭ viajn Esperanto-amikojn amase uzi ĝin), por trovi la lastajn erarojn kaj por montri al Telegram, ke ĝia oficialeco estas dezirata de la komunumo.

Se vi jam uzas Telegram, alklaku ĉi tiun ligilon por ekuzi ĝin en Esperanto.

Se ni volas progresigi Esperant(uj)on, gravas laŭ mi esence du aferoj:

  • Igi Esperanton pli utila.
  • Progresigi la lingvonivelon de ĝiaj parolantoj.

Telegram povas efike helpi pri ambaŭ tiuj celoj.

Ekzistas tuta komunumo de esperantistaj Telegram-uzantoj en www.telegramo.org. Ĉar ekzistas multaj temaj grupoj, esperantistoj – finfine! – povas uzi la lingvon ne nur por ”paroli Esperanton”, sed por interŝanĝi ideojn kun homoj kiuj interesiĝas pri samaj temoj. Tio estas giganta diferenco, vere, se temas pri motiviĝo por daŭre okupiĝi pri Esperanto. Mi rimarkas, ke multe kreskis kaj plu kreskas tiuj grupoj. Por doni al vi ideon, jen kelkaj ciferoj:

KULTURAJ GRUPOJ
Muziko 🎵 – por paroli pri ĉia muziko (342 membroj)
Ridigu min! – por amuzaj aferoj (280 membroj)
Fotoj 📷 – por konigi belajn fotojn al aliuloj (209 membroj)
Filozofio 🤔 – por esperantistaj filozofoj (166 membroj)

PRILINGVAJ GRUPOJ
Literatura babilejo 📚 – por paroli pri libroj (346 membroj)
Esperantologio – diskutoj pri gramatiko, etimologio kaj aliaj aferoj rilate Esperanton (310 membroj)
Lingvemuloj 🌐 – por paroli aliajn lingvojn kaj paroli pri aliaj lingvoj (201 membroj)
Skribsistemoj ✏️ – por paroli Esperante pri aliaj skribsistemoj aŭ eĉ per aliaj skribsistemoj (134 membroj)

GRUPOJ PRI LUDOJ
Ludoj en Esperanto – por ludi Esperantajn ludojn (181 membroj)
Videoludemuloj 🎮🕹 – por paroli pri videoludoj (165 membroj)
Homlupo 🐺 – por ludi la ludon Homlupo per roboto (79 membroj)
Ŝakludantoj ♟ – por organizi ŝakludojn (74 membroj)

La plej grandaj grupo, Esperantujo, havas preskaŭ 1 600 membrojn!

Telegram ekzercas kaj aktivigas esperantistojn. Antaŭe, plej multaj esperantistoj uzis Esperanton aktive nur kelkfoje jare, dum renkontiĝoj aŭ en lokaj kluboj. Oni legis, verkis leterojn. Poste, kiam aperis interreto, pli kaj pli da homoj interŝanĝis retmesaĝojn. Sed nun! Per Telegram vi povas retbabili, telefoni kaj eĉ videovoki. La mondo multe ŝanĝiĝis, kaj la utilo de Esperanto draste pliiĝis. Vere ni ne subtaksu tion; se ni kunlaboras por efike uzi interretajn ilojn, ni estas nehaltigeblaj.

Unu el la plej bonaj manieroj lingve progresi estas ĉiutage iomete ekzerciĝi. Aperas multaj novaj iniciatoj; mi ekzemple persone antaŭ du semajnoj ekgvidis kurson por belgaj progresantoj. Ni renkontiĝas ĉiun duan semajnon per Zoom, sed preskaŭ ĉiutage mi ion novan afiŝas en la Telegram-kursogrupo. Ni kune, 15-ope, tiel progresas. La kurso temas ne nur pri gramatiko, sed ankaŭ pri la movado. Mi instigas progresantojn aktive partopreni en Esperantujo – per Telegram!

Mi kreis detalan filmetan prezenton pri Telegram. Ĝi estis montrata dum la pasintsomera Virtuala Kongreso de Esperanto.

Se vi pripensas ekuzi Telegram, ne hezitu kontakti min. (Vidu sube kiel.) Mi konscias ke ne estas evidente ekuzi ĝin. “Ĉu indas? Ĉu ne pli bone uzi Signal? Kiu pagas por Telegram?” Mi individue respondos al ĉiuj viaj demandoj kaj persone klarigos al vi kiel elŝuti kaj ekuzi ĝin per ĉiuj viaj aparatoj, kaj respondos al ĉiuj viaj demandoj.

Yves Nevelsteen

Telegramo.org estas parto de Fonduso Instigo, kiun Yves Nevelsteen kreis kun la celo kolekti donacojn por liveri profesiecajn retajn servojn en Esperanto. Yves verkis detalan raporton pri sia reta agado en 2020. Se vi volas ricevi ĝin, kontaktu lin per https://t.me/yvesnevhttps://fb.com/yvesnevyves@ikso.net

25 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Neil
Neil
2021-01-29 11:21

Cetere, Telegram estas la sola mesaĝa programo en la mondo, kiu havas kontroleblajn versiojn por iOS kaj Android.

Ĉu eblas ke Yves neniam aŭdis pri Signal? Laŭ mia kompreno, ĝi ja havas liberkodajn versiojn por iOS kaj Android, kaj ĝi uzas konatan ĉifrosistemon, anstataŭ nepruvita sistemo inventita nur por Telegram. Ankaŭ ĝia servila kodo estas libera, malkiel Telegram.

Ankaŭ indas mencii Element, kiu estas liberkoda kaj uzas federacian sistemon por la serviloj, do oni ne estas kaptita per la servo de unu organizo.

yvesnev
yvesnev
2021-01-29 11:52
Respondo al  Neil

Saluton Neil.

Ke “Telegram estas la sola mesaĝa programo en la mondo, kiu havas kontroleblajn versiojn por iOS kaj Android” – tio estas aserto de Pavel Durov (“Telegram is the only messaging app in the world that has verifiable builds both for iOS and Android” – fonto https://t.me/durov/145). Mi ne certas, ĉu tio veras, sed emas tamen kredi lin.

Certe mi aŭdis kaj legis multe pri Signal. Mi tamen ankoraŭ ne provis ĝin, nek konas eĉ unu esperantiston kiu preferas kaj aktive uzas Signal por komuniki en Esperanto. Ili sendube devas ekzisti, kaj ekzemple Fransoazo kreis (laŭ ŝi) unuan Signal-grupon de esperantistoj, sed multege da esperantistoj lastatempe ekuzis Telegram kaj ekzistas tuta komunumo en http://www.telegramo.org – tial laŭ mi apenaŭ eblas kompari Telegram kun Signal se temas pri Esperantujo – kaj do Signal ne vere estis menciinda. La artikolo jam estas sufiĉe longa kaj detala! Homoj riskas konfuziĝi kaj eĉ iom freneziĝi, se mi estus menciinta ke ekzistas krom Telegram ankaŭ Signal, Element, Viber, Threema, Tox, Skype, Google Hangouts, LINE, Snapchat, Mattermost, Kontalk, Slack, Kakaotalk, Flock, Microsoft Teams kaj ICQ New ;-).

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de yvesnev
Neil
Neil
2021-01-29 14:27
Respondo al  yvesnev

Ah, pardonon, nun mi komprenas la citaĵon. Temas pri tio ke oni povas rekompili la fontokodon kaj certigi ke ĝi havas ekzakte la saman rezulton kiel la oficiala pakaĵo. Mi unue pensis ke simple temas pri tio ke oni povas rigardi la fontokodon. Dankon pro la klarigo.

Persone mi uzas Telegram kaj Signal malsame. Por mi Telegram funkcias pli kiel socia reto kie mi parolas kun multaj homoj, plejparte nekonataj. Telegram estas tre utila por tio ĉar ne necesas malkaŝi sian telefonnumeron al ĉiu grupano kaj ĝi permesas grandajn grupojn. Mi uzas signal por paroli kun la familio kaj amikoj. Ĝi ŝajnas pli simila al WhatsApp laŭ mi.

Ne plu uzanto de tg
Ne plu uzanto de tg
2021-01-29 11:44

Ĉi tiu afiŝo enhavas malĝustajn informojn.

Telegram stokas ĉiujn mesaĝojn ktp sur siaj propraj serviloj. Ili ankaŭ havas la ŝlosilojn de ĉi tiuj ĉifradoj.

Normaj mesaĝoj neniam ĉifritaj. Tio estas la tutaj informoj de naŭdek procentoj de ĉiuj uzantoj! Ĉi tio ne estas aserto. Pavel Durov diris. fin-al-fina ĉifrado estas nur por sekreta babilejo. Multaj homoj trompas ĉi tiun funkcion kaj fidas la telegramon pro ĝi, sed ne uzu ĝin! Ĉar ĉi tiu funkcio ne estas defaŭlta, eble ni povas diri ke ĝi eĉ estas kaŝita!!!

Diru al mi, kial mi fidu, ke ili ne komercigu informojn pri uzantoj? Mi ŝatus memorigi vin, ke Telegram estas komerca kompanio! Jes, mi devas ne uzi WhatsApp sed tio estas fakto ke Telegram estas tre malbona ol WhatsApp!

Mi volas memorigi ke Telegram baldaŭ elsendos reklamojn. Nu, vera demando: kial? Sen informoj de uzantoj? Mi ne scias.

Jes, Signal estas plej bona ol tutaj aliaj apoj.

Aliflanke WhatsApp ne havis adoptis ĉifran protokolon financitan de la usona registaro!
Ĝi uzas Signalan protokolon! Protokolo revizebla de spertuloj. Sed Telegramo?

Sed kial ni tamen ne uzu WhatsApp? Ĉar ili ne bezonas legi tiujn mesaĝojn. Ĝi postulas multajn permesojn por uzi la aplikaĵon. Kaj ĉi tiuj permesoj sukcese kreas nian profilon. Ĉi tio estas tute alia afero.

Multaj esperantistoj uzas Telegramon, do ni devas iruli. Ne, ne, neniam! Pensu trifoje antaŭ transdoni siajn privatecojn al Telegram.

yvesnev
yvesnev
2021-01-29 14:16
Respondo al  Ne plu uzanto de tg

Mi citas Pavel Durov (https://t.me/durov/142); rapide tradukis per Google Translate. (Mi ankaŭ iomete modifis la tekston de Durov enhave)

Dum Telegram alproksimiĝas 500 milionoj da aktivaj uzantoj, multaj el vi demandas – kiu pagos por subteni ĉi tiun kreskon? Finfine, pli da uzantoj signifas pli da elspezoj por trafiko kaj serviloj. Projekto de nia grandeco bezonas almenaŭ kelkcent milionojn da dolaroj jare por daŭrigi.

Dum la plej granda parto de la historio de Telegram, mi pagis la elspezojn de la kompanio per mono de mia persona ŝparkonto. Tamen, kun sia nuna kresko, Telegram survojas al miliardoj da uzantoj kaj tio postulas taŭgan financadon. Kiam teĥnika projekto atingas tian skalon, kutime ekzistas du ebloj: komenci enspezi monon por kovri la kostojn aŭ vendi la kompanion.

Kiun vojon Telegram elektos? Mi ŝatus iom klarigi niajn planojn tiurilate:

1. Ni ne vendos la kompanion kiel faris la fondintoj de Whatsapp. La mondo bezonas Telegramon por resti sendependa loko, kie uzantoj estas respektataj kaj altkvalita servo estas certigata. Telegram devas daŭre servi la mondon kiel ekzemplon de teĥnika kompanio, kiu celas perfektecon kaj integrecon. Kaj, kiel montras la malĝojaj ekzemploj de niaj antaŭuloj, tio estas neebla se oni fariĝas parto de granda firmao kiu precipe celas gajni monon.

2. Telegram celas plu ekzisti longan tempon. Ni komencis disvolvi niajn programojn por nia persona uzo antaŭ pli ol 8 jaroj kaj multe progresis de tiam. En la procezo, Telegram ŝanĝis la manieron komuniki kun homoj laŭ pluraj aspektoj: ĉifrado, funkcieco, simpleco, aspekto, rapideco. Ĉi tiu vojaĝo nur ĵus komenciĝis. Multe pli ni povas – kaj alportos – al la mondo.

3. Por ebligi 1 kaj 2, Telegram komencos produkti enspezojn ekde la venonta jaro. Ni faros tion laŭ niaj valoroj kaj respektante la promesojn, kiujn ni faris dum la lastaj 7 jaroj. Danke al nia nuna skalo, ni povos fari tion sentrudeme. Plej multaj uzantoj apenaŭ rimarkos ŝanĝon.

yvesnev
yvesnev
2021-01-29 14:25
Respondo al  yvesnev

4. Ĉiuj funkcioj nuntempe senpagaj restos senpagaj. Ni aldonos novajn funkciojn por komercaj teamoj aŭ potencaj uzantoj. Iuj el ĉi tiuj funkcioj postulos pli da rimedoj kaj estos pagitaj de ĉi tiuj superaj uzantoj. Regulaj uzantoj povos daŭre ĝui Telegram – senpage, por ĉiam.

5. Ĉiuj partoj de Telegram dediĉitaj al mesaĝado restos sen reklamoj. Ni pensas, ke montri anoncojn en privataj babilejoj aŭ grupaj babiloj estas malbona ideo. Komunikado inter homoj devas esti libera de reklamado de iu ajn speco.

6. Aldone al sia mesaĝa komponento, Telegram havas ankaŭ socian retan dimension. Niaj amasaj publikaj unu-al-multaj kanaloj povas havi milionojn da abonantoj kaj pli similas al Tviter-fluoj. En multaj merkatoj la posedantoj de tiaj kanaloj montras anoncojn por gajni monon, kelkfoje per eksteraj reklamaj platformoj. La anoncoj, kiujn ili afiŝas, aspektas kiel regulaj mesaĝoj, kaj ofte estas trudemaj. Ni enkondukos nian propran reklaman platformon por publikaj unu-al-multaj kanaloj – ni kreos facile uzeblan sistemon kiu respektas privatecon kaj kiu permesos al ni kovri la kostojn de serviloj kaj trafiko.

7. Se Telegram komencos enspezi monon, la komunumo ankaŭ profitu. Ekzemple, se ni enspezos monon per grandaj publikaj unu-al-multaj kanaloj per la reklama platformo, la posedantoj de ĉi tiuj kanaloj ricevos senpagan trafikon proporcie al sia grandeco. Aŭ, se Telegram enkondukos altkvalitajn glumarkarojn kun aldonaj esprimplenaj ecoj, la artistoj kiuj kreis tiujn glumarkojn, ankaŭ ricevos parton de la profito. Ni volas, ke milionoj da Telegram-bazitaj kreintoj kaj malgrandaj entreprenoj prosperu, riĉigante la sperton de ĉiuj niaj uzantoj.

Jen la Telegram-maniero.

Tio permesos al ni daŭre novigi kaj plu kreski dum venontaj jardekoj. Ni povos lanĉi sennombrajn novajn funkciojn kaj bonvenigi miliardojn da novaj uzantoj. Faronte tion, ni restos sendependaj kaj fidelaj al niaj valoroj, redifinante kiel teĥnologia kompanio devus funkcii.

Ne plu uzanto de tg
Ne plu uzanto de tg
2021-01-29 14:34
Respondo al  yvesnev

Mi estas leginta lian klarigon. Vere, ĉu mi fidis lin? Ne. Pli ol tio necesas. Fin-al-fina ĉifrado devas esti defaŭlta por tuta apo! Post tio, ni povas diskuti lian klarigon.

Kaj ĉu problemoj de ĉifrado? Tutaj informoj de preskaŭ tutaj uzantoj stokas sen ĉifrado liajn servilojn! Ĉi tio devas maltrankviligi ĉiujn.

Do… Mi denove diras ke Telegram similas al Facebook, kiu havas ĉiujn informojn de siaj uzantoj.

yvesnev
yvesnev
2021-01-29 14:54
Respondo al  Ne plu uzanto de tg

Verŝajne vi pravas, ke Signal estas defaŭlte pli ĉifrita ol Telegram. Tio laŭ mi tamen ne estas la ĉefa zorgo de plej multaj esperantistoj. Estas longa listo de kialoj ekuzi Telegram aŭ Signal anstataŭ Facebook-programojn. Tamen, se vi uzas la plej sekuran, ĉifritan kaj laŭ vi uzendan apon, tio ne vere utilas, se apenaŭ iu ajn esperantisto uzas ĝin. Aŭ tamen iom, por komuniki kun kelkaj viaj ne-esperantistaj amikoj… Mi ripetas, ke ekzistas vigla Esperanta komunumo en https://telegramo.org kaj invitas vin (re/ek)uzi Telegram por aliĝi al ĝi. Bonvenon!

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de yvesnev
Roland Schnell
2021-01-29 17:27

Neniu en la mondo rimarkas, se Esperantistoj uzas Facebook, Telegram, Signal ktp.. Estas tute interna afero. Neniu rimarkas la dekon da Esperanto-revuoj, kiuj neniam aperas en la vendejoj pro nesignifo.
Kvereli pri negravaj aferoj estas hobio de Esperantistoj.

yvesnev
yvesnev
2021-01-29 18:38
Respondo al  Roland Schnell

Saluton Roland.

Mi komprenas, kion vi celas. Sed tamen, se pere de Telegram ni povas kreskigi Esperantujon kaj pli interesigi okupiĝi pri Esperanto ĝenerale, tio por mi persone ja gravas.

Eblas per Telegram retbabili, telefoni kaj eĉ videovoki kun homoj de la tuta mondo – ne (nur) pri Esperanto, sed uzante Esperanton por priparoli komunan intereson. Ne subtaksu la signifon de tio. Prave jam delonge eblas per Skype, Facebook, WhatsApp kaj aliaj programoj komuniki per interreto, sed Telegram estas laŭ mi aparte taŭga, interalie pro la superrigardo de temaj babilejoj en la retejo http://www.telegramo.org – kaj pro tio, ke ĝi ekzistas tute en Esperanto!

Roland Schnell
2021-01-29 20:04
Respondo al  yvesnev

Mi komprenas, kion vi intencas. Sed la ekstera mondo tute ne rimarkas, ke ekzistas versio en Esperanto (simile als Vikipedio) kaj tio ne estas konvinka argumento por aliaj.
Kaj denove, kiel en Facebook, la enhavo estas sole videbla por “membroj” kaj nur fervoraj Esperantoj kredas ke la baro de enhavo estas alloga.
Sed mi ne deziras disputi pri tio. Esperantistoj ne komprenas de 20 jaroj kaj faras ripetante erarojn.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Didje Bulonjano
Didje Bulonjano
2021-01-30 9:26

Principe mi rifuzas uzi apon aŭ servon, kiu postulas mian telefonnumeron.

Roland Schnell
2021-01-31 15:24
Respondo al  Didje Bulonjano

En kiu mondo vi vivas? Antaŭ kelkaj jardekoj strangaj esperantistoj rifuzis malkaŝi sian retpoŝtan adreson (mail).
Multe pli gravas, kial servoj kiel Telegram, Signal, Facebook ktp. estas senpagaj.
Kial la membroj de UEA ne povas havi por 10€ jare fidindan kaj sekuran servon (kompreneble ne kiel individua produkto, sed en kunlaboro kun aliaj sociaj organizoj). La ofertoj kaj la kapabloj ekzistas. Mankas la pretecoj de tiuj, kiuj deziras ricevi ĉion senpage.

yvesnev
yvesnev
2021-01-31 21:57
Respondo al  Didje Bulonjano

Saluton Didje

Telegram uzas telefonnumeron kiel identigilon; estas teĥnika elekto.
Kvankam por mi persone tio tute ne gravas, mi iom komprenas, kion vi celas.

Sciu ke nur tute en la komenco, samkiel ĉe WhatsApp, vi devas konfirmi vian konton. Poste eblas perfekte kaŝi sian poŝtelefonan numeron kaj inviti homojn kontakti vin, ekzemple per https://t.me/yvesnev

Mi foje aŭdis interesan rakonton tiurilate. Por homoj el Irano – ekzemple – ege gravas privateco. Ne estas “ĉar ili preferas”… Do foje iranano dum vizito al Nederlando tie aĉetis portempan telefonabonon, per tio aktivigis sian Telegramkonton… kaj nun simple plu-uzas ĝin tiel en Irano. Ekzistas solvoj por ĉio.

Sebastiano
Sebastiano
2021-02-01 17:26
Respondo al  yvesnev

(Forstrekita. Mi erarpensis.)

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Sebastiano
yvesnev
yvesnev
2021-02-01 19:48
Respondo al  Sebastiano

Vi konscias, ke tiel vi scivoligas, ĉu? 😉

Sebastiano
Sebastiano
2021-02-02 11:49
Respondo al  yvesnev

Mi preferus tute forviŝi mian komenton, sed mi ne trovis eblon.

Kalle Kniivilä
2021-02-02 11:52
Respondo al  Sebastiano

Ĉu mi do forviŝu ĝin?

Sebastiano
Sebastiano
2021-02-02 23:43
Respondo al  Kalle Kniivilä

Jes, dankon por via afable oferto. (Sed ĝenerale la afero ja ne estas iel grava. Mi bedaŭras, ke ĝi kaŭzis tiom da komentoj.)

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-02-02 15:06
Respondo al  Sebastiano

Ĉu mi bone komprenis, ke vi sukcesis redakti vian (publikigitan?) komenton, tiel ke el la komenca teksto iĝis nur “(Forstrekita. Mi erarpensis.)”? Se jes, kiel vi sukcesis redakti tekston de komento? Mi ĝis nun ne trovis ajnan eblon, kio ja foje estus tre bonvena por korekti eraron. Eble malsamaj retumiloj havas malsamajn eblojn.

Kalle Kniivilä
2021-02-02 15:09

Eblas redakti komenton dum limigita tempo. Klaku la dentoradon sube dekstre ĉe la koncerna komento. (Nur via propra.) Mi suspektas, ke vi devas esti ensalutinta en Libera Folio. La dentorado estas iom kaŝita – ĝi montriĝas nur, kiam oni ŝvebigas la musmontrilon super la komento.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Francisco Javier Moleón
2021-02-02 15:16
Respondo al  Kalle Kniivilä

Sen ensaluto nenia dentorado videblis.

Post ensaluto ankoraŭ neniu dentorado videblis, sed eble jam pasis tro da tempo post la antaŭa komento (kelkaj minutoj).

Mi do, ensalutinte, skribas ĉi tiun komento (kun intenca akuzativa eraro) kaj tuj provos trovi la radon.

Redakto post publikigo: jes, post ensaluto, dum iom da tempo aperas (efektive iom kaŝe) la dentorado. Mi tamen lasas la akuzativan eraron por la analoj kiel pruvon por ontaj (literatur)historiistoj pri mia malkapablo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Kalle Kniivilä
2021-02-02 15:21

Bone! Mi suspektas, ke eblas redakti nur komentojn, kiu estis verkitaj de ensalutinta uzanto. Eblas redakti dum 15 minutoj, kaj nur, se ne jam aperis respondo al la komento. Tiuj lastaj aferoj ja estas agordeblaj.

Hejmano
2021-01-31 12:42

Se ĉiuj esperantistoj ekuzus telegramon, oni povus havi statistikojn pri la nombro da esperantistoj… Kaj mi ne certas ke tiuj statistikoj estas tre kuraĝigaj…

Bård Hekland
Bård Hekland
2021-02-01 23:06

Permesu demandon de simpla uzanto: Mi alighis al Telegram kaj iom uzis la servon. Sed komparante kun Facebook ghenas min, ke shajne mankas la strukturo grupo – afisho – komento. En chiu grupo estas nur unu longa cheno de komentoj, kiel en la malnovtempaj babilejoj. Chio sekvas kronologie, ne teme ordigita. Do, mia demando estas: Chu eblas krei tian strukturon en Telegram?